divendres, 3 de setembre del 2010

Frazoj por tago

Mi prenis segxon. I took a chair.
Mi metis la segxon kontraux la muron. I put the chair against the wall.
Gxi staris kontraux la muro. It stood against the wall.
Mi pasxis sur la segxon. I stepped onto the chair.
Mi staris sur la segxo. I stood on the chair.
Mi metis la manon en mian posxon. I put my hand into my pocket.
Mi sercxis en mia posxo, kaj eltiris najlojn. I searched in my pocket and pull out nails.
Mi elektis grandan najlon, kaj metis la aliajn denove en la posxon. I choose a big nail and put the others again into my pocket.
Mi metis la najlon sur la gxustan lokon, tenis gxin sur la gxusta loko, kaj martelis gxin en la muron. I put the nail onto the right place, held it on the right place, and hammered it into the wall.
Gxi restis en la muro. It stayed in the wall.
Mi prenis bildon, kaj metis la sxnuron de la bildo sur la najlon. I took a picture and put the cord of the picture onto the nail.
La bildo pendis de la najlo. The picture hung from the nail.
Mi saltis sur la plankon, staris sur la planko, kaj admiris mian laboron. I jumped onto the floor, stood on the floor, and admired my work.

Cap comentari:

Publica un comentari a l'entrada