dimarts, 8 de juny del 2010

La Prefikso MAL-

Mola (soft) malmola (hard)
Avara (avaricious), malavara (generous)
Lerta (skillful), mallerta (clumsy)
Seka (dry), malseka (wet)
Falsa (counterfeit), malfalsa (genuine)

Amiko (friend), malamiko (enemy)
Virto (virtue), malvirto (vice)

Pregxejo proksima, sed Dio malproksima.
Patro avaras, filo malsxparas.
Mono estas bona servisto, sed malbona mastro.
Arto estas longa, vivo mallonga.
En la bona malnova tempo!
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
Por la patrino ne ekzistas infano malbela.
Tablo festena, sed tablo malplena.
Multo en malmulto.
Granda nubo, malgranda pluvo.
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
Ecx malgranda musxo ne estas sen busxo.
Lauxta rido, malplena kapo.
Granda telero, malplena kulero.

Proksima: Apud mi.
Pluvo: La cxielo ploras.
Fiancxo: Felicxa viro kun ringo.
Edzo: Malfelicxa viro kun ringo.
Hundo: la malamiko de la kato.
Supo: Varma kaj dika malpura akvo.
Lampo: Malnatura suno en la cxambro.
Tapisxo: La mola vesto de la planko.
Muso: Malgranda griza besto en la muro.
Luno: la nokta malvarma lampo de la naturo.
Stelo: Tre malgranda nokta lampo sur la cxielo.
Bildo: Kolora objekto - se gxi estas moderna, la homoj rigardas kaj ne komprenas: se gxi estas malmoderna, ili komprenas, sed ne regardas.

Cap comentari:

Publica un comentari a l'entrada