dimarts, 25 de maig del 2010

Frasoj

Juvelo estas objekto. Ankaux krajono, plumo, kaj inko estas objektoj. La Himalajoj estas montoj. La estro de la lernejo estas S-ro Johano Jakob. La nomo de S-ino Jakob estas Jozefino. En la mano de F-ino Julieto estas kajeroj kaj krajono. En la pregxejo parolas Pastro Jeromo. En Junio vivo estas gxojo. Ne boju!

Sur la vojo de virto estas vivo. La vocxo estas vocxo de Jakob, seb la manoj estas manoj de Esav. Vortoj de Jesuo: "Mi estas la vojo, la vero, kaj la vivo."

Printempo, somero, auxtuno, kaj vintro estas sezonoj de la jaro. Kio tauxgas por somero, ne tauxgas por vintro. Printempo semas, auxtuno rikoltas.


Kie logxas la Kimroj? Ili logxas en Kimrujo.
Kie vi logxas? Mi logxas en Usono.
Cxu Gxenevo estas en Anglujo? Ne, Gxenevo estas en Svislando.
Kie estas Jokohamo? Jokohamo estas en Japanujo.
Jerusalemo? Jerusalemo estas en Israelo.
Antverpeno? Antverpeno estas en Belgujo.
Kardifo? Kardifo estas en Kimrujo.
Kopenhago? Kopenhago estas en Danujo.
Berlino? Berlino estas en Germanio.
Ateno? Ateno estas en Grekujo.
Madrido? Madrido estas en Hispanujo.
Romo? Romo estas en Italio.
Oslo? Oslo estas en Norvegujo.
Stokholmo? Stokholmo estas en Svedujo.
Krakovo? Krakovo estas en Pollando.

Jen!
Ha! Jen vi!
Vidu! Jen la libro!
Jen gxi!
Jen ili!

Kie estas la kreto? Ha! Jen gxi!
Jen ni!
Nu! Jen sxi!
Jen letero por la edzino!
Jen skatolo por la krajonoj!
Jen io por la infanoj!
Jen estas floroj por vi!

Cap comentari:

Publica un comentari a l'entrada